LA
MISIO DE ESPERANTO
Dum
la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj, kiuj sin
instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni
konstatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigantan la vojon de l’
civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj
de l’ estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj
vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn.
Estas
tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la
potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj
destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la
venontan jarmilon, mi deziras mencii Esperanton, fratece ĉirkaŭprenante nian
fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia
determinismo de l’ taskoj ricevitaj en la lumo de l’ spirita mondo.
Jesuo
deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel
Spiritismo en sia formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la
ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo
tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj
reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la mondo, kiam
ĉiuj ties moralaj valoroj estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de
l’ perforto, kiuj ebriigis la cerbon de l’ nuntempa civilizacio, kiel maldolĉa
veneno pereiganta la energion de maljuniĝinta korpo.
Esperanto
ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la
interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj
kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas konkordo kaj
ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia
idealo de l’ homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.
La
Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur
nia planedo malriĉiĝinta je spiritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo,
de aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo.
La
ekzemplo de l’ moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora situacio: Ĉiuj
popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas
tiun aŭ alian decidon de siaj registaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie
ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas
ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la
granda Eŭropo, tiu patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa
perfektigo, kiu instruis kaj edukis, altigante la spiriton de la mondo, tiu
havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia
disŝirita koro, ĉar la landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj
el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj,
kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.
Ja,
en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi
faciligas la interŝanĝon de la universalaj valoroj. Ĉu revo? Ĉu propagando nur
per parolo? Ĉu nova movado por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj
povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de l’ malatentaj, kiuj
atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian senĝenan elekton. Tamen tiuj,
kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos
trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sanktaj
efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante
la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la
Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l’ homa evoluado.
Esperanto
estas leciono de l’ frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de
la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: “ni
lernu ĝin”, ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon
de l’ universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke
tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo. Dio
estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj la
religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l’ esenca unueco. Ni kopiu tiun
saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de la esprimo, malgraŭ
la diverseco de l’ procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn.
Tiu
tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo, ke Li
benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon
lian kaj de liaj laborkunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la
spiritaj potencoj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj,
humilaj disĉiploj de la Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.
EMMANUEL
(Spirito). (Psikografie skribita de la mediumo Francisco Cândido Xavier la
19-an de Januaro 1940 en la brazila urbo Pedro Leopoldo kaj presita en la
samjara Februara numero de la revuo “Reformador”, oficiala organo de la Brazila
Spiritisma Federacio.)